Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj

Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
erudicia societo • akademia eldonejo
moto Sub Libertate Florent
Informoj
fondodato 4-a de majo 1780
fondinto(j) John Adams • James Bowdoin vd
Situo
Geografia situo 42° 22′ 51″ N, 71° 6′ 37″ U (mapo)42.3808-71.1103Koordinatoj: 42° 22′ 51″ N, 71° 6′ 37″ U (mapo)
lando Usono
urbo Kembriĝo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• Usona Konsilio de Erudiciaj Societoj
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
• National Humanities Alliance
Publikiga Etika Komitato vd
jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3) vd
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (Masaĉuseco)
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (Masaĉuseco)
DEC
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Map
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
vdr
La sidejo de la Akademio, Kembriĝo (Masaĉuseco).

La Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (angle American Academy of Arts and Sciences, ofte konataj kiel la American Academy (Usona Akademio)) estas unu el la plej aĝaj kaj la plej multe prestiĝaj honoraj socioj kaj gvida centro por strategiesplorado en Usono. Elekto al la akademio estas konsiderita unu el la plej altaj honoroj de la nacio ekde ĝia fondo dum la Usona Revolucio fare de John Adams, John Hancock, James Bowdoin, kaj aliaj fakul-patriotoj kiuj kontribuis elstare al la establado de la nova nacio, ĝia registaro, kaj ĝia konstitucio.[1]

Hodiaŭ la akademio estas ŝarĝita je duobla funkcio: elekti al membreco la plej bonajn mensojn kaj la plej multajn influajn gvidantojn, tiritajn de scienco, studentaro, negocoj, publikaj aferoj, kaj artoj, de ĉiu generacio, kaj fari strategistudojn en respondo al la bezonoj de socio. Gravaj akademiaj projektoj nun temigis altedukon kaj esploradon, homsciencon kaj kultursciencojn, sciencajn kaj teknologiajn progresojn, politikon, populacion kaj la medion, kaj la socian bonfarton de infanoj. Dædalus, nome la kvaronjara gazeto de la akademio, estas vaste rigardita kiel unu el la gvidaj intelektaj ĵurnaloj de la mondo.

La akademio estas ĉefsidejita en Kembriĝo (Masaĉuseco).

  1. Yale Faculty Named to American Academy of Arts and Sciences. Yale University (2004-05-04).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search